Puffungo- Lycoperdon pyriforme
mushrooms·@johano·
0.000 HBDPuffungo- Lycoperdon pyriforme
https://steemitimages.com/DQmeEuURvn1QL4fj7AMbo4GQZ1uYQSZHLfcrvPWGmj8A4Bx/image.png
Ankoraŭ en la pasinta semajno noktaj temperaturoj estis 13 celsio sub nulo, sed hodiaŭ la taga temperaturo estis jam proksime 15 celsio, do tre printempa. Min allogis la arbaro, kaj mi ne volis rezisti tiun povon.
Marŝante tra bela miksita arbaro kun vastaj areoj de imponaj fagoj mi renkontis miajn novajn amikojn, nome fungojn. Kial novajn amikojn? Fungojn mi jam ĉiam aprezis, sed ne aparte konis ilin krom kelkaj, kiujn mi kolektis por la kuirejo. Post leginte ĉi tie je steemit bonan, vere klerigan artikolon de @perceptualflaws, la tuta fungo-afero por mi ne plu povis resti kiel antaŭe: https://steemit.com/philosophy/@perceptualflaws/metaphysical-mushroom-minds-of-planet-earth-and-beyond.

Li priskribas fungan micelion kiel cerbon. Ĝi estas la plej granda sed same nevidebla parto de la fungo. Fungoj estas eble la plej grandaj kaj plej malnovaj vivantaj organismoj en la mondo. Kun fadenoj kiel retoj branĉantaj en ĉiuj direktoj, portante kaj sorbante nutraĵojn kaj transprenante informojn laŭlonge de la arbaro, la micelio estas ambaŭ cerbo kaj stomako de la fungo. Micelio povas havi grandecon de pluaj kvadratkilometroj kaj eble miloj da jaroj. Ĝi kreskas kaj spiras en perfekta simbiozo kun la vivo- kaj mortociklo de praarbaroj. @perceptualflaws supozas, ke la neŭrala reto de fungoj havas memoron kaj specon de konscio. Ĝi kapablas translokigi informojn inter plantoj kaj eĉ nutraĵojn kiel nitrogeno aŭ fosforo. Dum ni dividas kun fungoj, 50% de sama genoj, ekzistas specialaj similaj trajtoj. Psilocibino de fungoj tre similas al DMT en nia cerbo. Do ĉi tiu propraĵo povas esti uzata por resanigi mensajn malsanojn

Nu, kia estas la fungo, kiun mi trovis? Ĝi kutime nomiĝas puffungo, latine Lycoperdon-piroformo. En la germana ĝi posedas la belegan nomon Birnen-Staeubling, kiu alludas al la piro-formo kaj al la bruna polvo, kiun ĝi elsendas por semado en matura aĝo. Tiam ĝia haŭto estas elsekita kaj similas al maljuna papero. Puffungo apartenas al la familio de ĉampionoj, kaj estas trovebla tutmonde. En aŭtuno ĉi tiu pufpilko abundas aparte je mortaj arbostumpoj ĉar ĝi ja vivas de mortaĵoj. Ĝi estas konsiderata elektebla manĝaĵo, kiam ĝi estas junaĝa. Tiam ĝi estas pli hela.

La unua oficiale scienca priskribo aperis en 1774 en verko de Jacob Christian Schäffer. Estis tempo de la granda botanikisto Carl von Linné, kiu donis al la scienca mondo iom homajn trajtojn per sia ofte poetaj nomoj en la botanika nomenklaturo.

Dankon pro via atento kaj bonan tagon !